HAMLETO

Reĝido  de  Danujo

William Shakespeare, UEA, Rotterdam 2006 (9a eld.), 223 paĝoj, 21 cm

La unua traduko de tiu teatraĵo, farita de Zamenhof mem, kun antaŭparolo kaj klarigo pri dubaj punktoj.

Jen analizo eltirita el la postparolo de Humphrey Tonkin:

Malfacile oni studas la kulturan historion de, ni diru, Germanio aŭ Rusio sen ie renkonti Hamleton: li fariĝis internacia simbolo de la homa fremdiĝo, resumante por ni la modernan homon, izolitan, ĉirkaŭitan de apenaŭ kompreneblaj okazaĵoj, pripalpante sian vojon al realo neniam plene videbla. Tiu Hamleto estas viktimo de la pasinteco, kiu rifuzas lasi lin trankvila, kaj la okazaĵoj mem kvazaŭ mokas liajn klopodojn redirekti tiun pasintecon. Ne estas surprize, ke tia reprezentanto de la modernismo kaptis la imagopovon de la juna Zamenhof, kiu ankaŭ laboris por redirekti la pasintecon laŭ novaj pacaj vojoj.