Senŝanĝa Zamenhofa teksto kompletigita per abundaj notoj pri la nuntempa lingvouzo. Notoj kaj antaŭparolo de G. Waringhien. Altkvalite bindita. Kun kromkovrilo.
Jen la recenzo, kiun skribis Aleksander Korĵenkov en la revuo "Ruslanda Esperantisto" (1992, nº 9):
Grava represo de UEA
Pri la signifo de la Fundamenta krestomatio
(FK) elokvente atestas la 17 eldonoj, kaj jen aperis la 18a.
La unua eldono de FK aperis en 1903. Laŭ L.Zamenhof, ĝi devis "servi al
ĉiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je
diversaj dialektoj". Plie, la unua e-isto skribis:
Atentan tralegon de la Fundamenta Krestomatio mi rekomendas al ĉiu,
kiu volas skribe aŭ parole uzi la lingvon Esperanto. Sed precipe atentan kaj
kelkfojan tralegon de tiu ĉi libro mi rekomendas al tiuj, kiuj deziras eldoni
verkojn en Esperanto; ĉar tiu, kiu eldonas verkon en Esperanto, ne koniĝinte
antaŭe fundamente kun la spirito kaj la modela stilo de tiu ĉi lingvo, alportas
al nia afero ne utilon, sed rektan malutilon.
Kvankam ĉiuj materialoj de FK estis verkitaj de Zamenhof mem aŭ korektitaj de li
en tia grado, ke la stilo ne deflankiĝu de lia stilo, jam en 1907 L.Zamenhof en
la antaŭparolo al la 5a eldono atentigis:
Mi trarigardis denove la tutan Krestomation... Dum la trarigardado mi
trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe ŝajnis al mi bonaj, sed kiuj nun al mi
ne plaĉas kaj kiujn mi volonte ŝanĝus; mi tamen tion ĉi ne faris, ĉar mi
estas konvinkita, ke pro verko, kiu havas la celon subtenadi unuformecon de
stilo inter ĉiuj esperantistoj, severa konstanteco estas multe pli grava, ol
plena perfekteco...
Pasis preskaŭ 90 jaroj. La lingvo multe evoluis kaj riĉiĝis, kaj nun FK
ne plu restas ekzemplo de "la modela stilo". Tamen ĝi estas mirinda atesto pri
la embriaj jaroj de la lingvo, kaj pri ties lingva spirito, klare sentebla tra
la tuta volumo.
Tial la laboro de karmemora profesoro Waringhien — kiu tre atente prinotis la
materialon de FK kaj elsarkis erarojn de la pli fruaj eldonoj — kaj la
kuraĝa eldon-iniciato de UEA meritas ĉies respekton.