FILOZOFIO  ZOOLOGIA

Lamark, SAT-Broŝurservo, 1987, 140 p.

Epokfara verko kun granda historia valoro. Lamarko unua en la mondo ekvidis, kaj prezentis kiel fakton, la evoluadon de la specioj, kiu estas nun universale agnoskata, krom de kelkaj nekuraceblaj fanatikuloj. Duonjarcenton antaŭ Darvino, Lamarko komprenis, ke la specioj devenas unuj de aliaj per longdaŭraj transformiĝoj; kaj li unuafoje ekvidis, ke la homo povas deveni de iu kvarmanula praspecio.

Tiujn propoziciojn li devis formuli en singardaj formoj, en epoko, kiam funkciis ŝtata cenzuro ligita kun la eklezia potenco. Tiuj ideoj necesigis esceptan klarvidon kaj neordinaran kuraĝon, ĉar ili kontraŭdiris ne nur la oficialan sciencon reprezentatan de akademiano Kuviero (Georges, barono Cuvier), tiam en la klimakso de sia gloro, sed ankaŭ la Sanktan Biblion (La Genezo). Lamarko alfrontis fortegajn tabuojn kun la trankvila aŭdaco de scienculo forta de sia scio.

Per tiu ĉi verko Lamarko evidentiĝis ne nur kiel elstara sciencisto, sed ankaŭ kiel unu el la plej liberpensantaj homoj de ĉiuj tempoj.