FILOZOFIO  DE  FANTOMO

Wenceslao Fernández Flórez, Hispana Esperanto-Federacio, Zaragoza, 1968, 24 p., 17 cm.

Wenceslao Fernández Flórez (1886-1964) estas unu el la plej laŭrajtaj reprezentantoj de la humora literaturo en nia jarcento. Kiel galica verkisto, li ofte utiligas la tradiciojn de sia regiono, esprimante ilin kun granda fluideco en pura kastilia lingvo.

En multaj el siaj libroj li uzas plej variajn formojn de la hispana bonhumoro por, vere kuraĝe, prezenti tezojn, kiuj furiozas kontraŭ la malnova moralo.

Inter liaj verkoj pli karakterizaj, estas "Volovoreta" (Papilio), "Las gafas del diablo" (La okulvitroj de l' diablo), "El malvado Carabel" (La perversa Karabel) kaj "Fantasmas" (Fantomoj). Tiu ĉi lasta, estas serio da funebraj-humoraj rakontoj per kiuj la aŭtoro esprimas sian literaturan spriton, buŝe de la spektroj. Unu el tiuj rakontoj estas kion oni ĉi tie proponas al la esperantistaj legantoj, en traduko de Luis Hernández Lahuerta.