FAKTOJ  KAJ  FANTAZIOJ

Marjorie Boulton, UEA, Roterdamo, 1993 (2a eld), 431 paĝoj, 21 cm

Legolibro por progresintoj kun 52 variaj ĉapitroj de i.a. fabeloj, rakontoj kaj kuriozaĵoj el la tuta mondo.

Unika, tre riĉa legolibro kun multaj kulturaj informoj pri la bunteco de la mondo. Multaj proverboj kaj poemoj pri E-o gramatikaĵoj riĉigas la finon de la ĉapitroj. Tre bona por memstara pluperfektigo, kaj ankaŭ por engrupa laboro.