DUNGLABORO  KAJ  KAPITALO

Karlo Markso, MAS, Embres-et-Castelmaure, 2009, 41 paĝoj, 21 cm

El la germana tradukis Vilhelmo Lutermano.

Jen eltiraĵo el la postparolo de la tradukinto:

"Kiel Markso mem skribis en la enkonduko, li celis per tiu ĉi teksto esti komprenata de la laboristoj, kaj pro tio premisis neniajn sciojn pri “eĉ la plej elementaj nocioj de la politika ekonomio”. Ĝuste pro tio mi pensas ke tiu verketo povas esti utila ankaŭ niatempe, ĉar multas la homoj kiuj volas kontribui al starigo de “alia mondo” kaj certe al pli bona mondo, sed samtempe estas vole-nevole trempitaj de la burĝa ideologio inkluzive de ties parte ducentjaraj ekonomikaj kliŝoj, kiuj ne korekteblas simple per la bona volo, sed nur per klara pensado pri la plej gravaj ekonomisciencaj temoj.

Al tiuj amikoj, kiuj asertas ne interesiĝi pri ekonomio nek pri politika ekonomio aŭ pri ia ajn temo de ekonomia scienco, mi respondu ke ĉi tie, kiel diras Markso mem en la enkonduko al tiu ĉi teksto, li priskribas “la ekonomiajn kondiĉojn mem, sur kiuj la ekzistado de la burĝaro kaj ties klasa regado baziĝas same kiel la sklaveco de la laboristoj”. Tiu, kiu ne okupiĝas pri la kondiĉoj de la klasa regado, povas nur vane klopodi por konstrui “alian mondon eblan”.

Pro tio, kaj krome ĉar tiu ĉi verketo estas sufiĉe konciza kaj mallonga, kaj kvankam ĝi estas nur fragmento, ĝi povas utili por fari la unuajn paŝojn en la entrepreno kompreni la nunan kapitalismon."