ĈU  ILI  DIRAS  AL  NI  LA  VERON ?
Neimagebla  perforto

Diversaj aŭtoroj, SAT, Paris, 2007, 222 p., 26 cm.

Ilustrita resumo kaj analizo de raportoj de atestantoj pri krimoj kontraŭ la homaro en Nordkoreujo.

Jen eltiraĵo el la antaŭparolo de la tradukinto, Franciska Toubale:

La celo de tiu libro ne estas fingromontri iun popolon, iun reĝimon. Kiu homa grupo povas aserti ke ĝi fieras pri ĉiuj siaj agoj? De la norda ĝis la suda hemisfero ekzemploj de homaj krueleco kaj avideco abundas. La faktoj de la raportoj en "Ĉu ili diras al ni la veron?" helpu la leganton pripensi la homan konduton por trovi pli da ekvilibro en si mem kaj sekve alporti pli da ekvilibro en la funkciado de homaj socioj. Tio estas mia deziro.