ĈASO  JE  REMEMOROJ

Kazimierz Szczurek, SAT-Broŝurservo, 2000, 68 p.

"Ĉaso je rememoroj" estas galerio de rememoroj de konataj esperantistoj: Jan Zavada, Eli Urbanova ("Virino eterne flamanta"), Juĵi Karen ("Serĉanto de la blua tono"), Anna Milatova ("Onjo Anna"), Lina Gabrielli ("Virino riĉa je emocioj"), Eva Semanova ("Tespisidino"), Jadviga Gibczynska, pola aktorino ("Pri ŝi nur admire"), Jiĵi Koĵinek (Homo sen hipokrita masko") k.a... De Eva Semanova estas aldonitaj pluraj interesaj leteroj kaj fotoj.

Jen komento de Lina Gabrielli, kiu aperis en la revuo Laŭte! (septembro 2000):

Kazimierz Szczurek estis ankaŭ societema. Multe plaĉis al li paroli kun amikoj, mediti, legi je la ombro de la granda pomarbo, kiun mi ankaŭ vidis en lia ĝardeno atenteme zorgita de li mem: "Kion povus rakonti la pomarbo, se ĝi kapablus paroli! Seriozajn konsiderojn kaj spicajn anekdotojn, klaĉojn virajn kaj virinajn kaj freŝajn sciencajn atingojn, impresojn pri libroj eldonitaj kaj sugestoj pri eldonindaj... cent diversajn aferojn kaj aferetojn...", li skribas al la legantoj.

Kara amiko K. Szczurek, ni, priskribitaj, rekonas nin en viaj paĝoj kaj ni dankas al vi, ĉar vi rememoris nin, konsideris nin taŭgaj por rememoro. Kaj ankaŭ pro via simpatio ni dankas. Tiun senton ni reciprokas. Legante viajn paĝojn, ni ne forgesos vin, viajn subtilajn rimarkojn, vian bonvolemon, vian humuron. Niajn gratulojn plej vivajn ni faras al vi pro tiu ĉi verko en kiu vi disdonas la florojn de la ĝardeno de via koro."