CIVILA  MALOBEEMO

Henry-David Thoreau, SAT-Broŝurservo, 1990, 38 p.

Fama eseo pri la devo de la civitano malobei nejustajn leĝojn.

"Mi tutkore akceptas la moton: "La plej bona registaro estas tiu, kiu malplej ofte regas" kaj mi volus vidi tion realigita kiel eble plej rapide kaj sisteme. Finfine realigita, ĝi signifas tion ĉi, kion mi ankaŭ kredas: "La plej bona registaro estas tiu, kiu neniam regas" kaj kiam homoj estos pretaj, tian registaron ili havos..."

Thoreau inspiris neperfortulojn, liberecanojn, ekologiistojn.

Estas inkluzivita ankaŭ eseo de León Bazalgette pri Henry-David Thoreau.