LA  RACIA  KAJ  ATEISTA  BUDHISMO

T. F., SAT-Broŝurservo, 1996, 33 p.

Temas ĉi tie pri racia (sed neracionalisma) budhismo, same kiel ĝi estis en sia ekdisvastiĝo. En tiu ĉi verkaĵeto, sen azioinfluaj postsignoj, ĝi estas adaptita al la eŭropa nuna penskapablo. Tiu tute “negativa vojo”, krom profunda filozofio, estas ankaŭ praktika instrumento memelliberiga, liberigante el malkono, el praimpulsoj, el ĉia psikokateno. La realan liberon havigos al ni nek politikistoj nek pensistoj nek doktrinuloj nek iaj ajn mastroj. Sed ni mem provu atingi ĝin. Eseo adaptita kaj tradukita de T. F.