BRILAS  SAĜO

Ŭang Zikun kaj aliaj, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1987, 206 p., 18 cm.

Kolekto el 66 eseoj pri bazaj sciencoj, kiaj matematiko, fiziko, kemio, astronomio, geologio kaj biologio, kaj ankaŭ pri teknikoj disvolviĝintaj surbaze de tiuj sciencoj, ekzemple, pri laserradioj, ultrasonoj, telesenso, komputilo, kosmonavigado, genetiko, atomenergio, transistoro, ktp.

La aŭtoroj estas profesiuloj el sciencaj kaj edukaj rondoj, inkluzive de profesiaj verkistoj de populara scienco. En siaj eseoj ili pritraktas problemojn kaj rezultojn de sia esplorado kaj prezentas sciencajn informojn, tial iliaj verkaĵoj, kvankam mallongaj, estas inspiraj.