TRA  LA  MONDO  PER  BICIKLO  KAJ  ESPERANTO

Lucien A. Peraire, SAT-Broŝurservo, 1990, 106 p.

En 1928, juna entuziasmoplena “E-proleto” ekrajdas sian biciklon por kvarjara veturado, kiu kondukos lin tra Eŭropo kaj Siberio ĝis Japanio, Ĉinio, Hindoĉinio, Indonezio. Dume, li notas stenografie siajn impresojn, siajn malfacilojn, siajn renkontojn kun samideanoj, ĉiam konservante klarvidon meze de la tiamaj problemoj. Ĉu vojo mankas por trairi Siberion? Nu, nia junulo elpensas rimedon por bicikle ruliĝi sur la reloj de la Transsiberia fervojo! Ĉu esperanto ankoraŭ ne atingis urbon, landon? Nu, Luciano kreas kurson kaj metodon!

Post tiu pioniro multaj E-entuziasmuloj travojaĝis la mondon, aŭ bicikle, aŭ petveture, aŭ ĉare (!), sed tiu broŝuro restas neanstataŭigebla, stimula dokumento.