BELETRA  ALMANAKO  4

J. Camacho, P. Daŝgupto, I. Ertl, Mondial, Novjorko, 2009, 139 paĝoj, 22 cm

Beletra Almanako (BA) estas nova literatura periodaĵo, lanĉita en septembro 2007. Komence ĝi publikiĝis ĉiun sesan monaton, sed ekde 2009 ĝi aperas trifoje jare, en februaro, junio kaj oktobro. Ĝin eldonas Ulrich Becker (Mondial, Novjorko) kaj redaktas Jorge Camacho (ĉefred.), Probal Daŝgupto kaj István Ertl.

Ĉi tiu estas speciala numero pri sciencfikcio, fantasto kaj fabeloj.

Jen la enhavtabelo:

    Prezento (Jorge Camacho)

    Originala Prozo

* Bernard Golden: Kosma rubaĵo
* Bjørn A. Bojesen: Kornon kontraŭ krud'
* István Ertl: Arnim
* Higinio García: Rifuzita memuaro
* Rinko Kubota: Feliĉo de unu talanto
* Liven Dek:Ne ekzistas verdaj steloj; Godabuk; Infano kaj fiŝo; Mineplu'

    Tradukita Komikso

* Lars (Lon) Olsson: Fulmotonĉjo. Piedokataklismoj (trad. Gunnar Gällmo)

    Tradukita Prozo

* Victor Martin: Ĉio en ordo (trad. Ionel Oneţ)

    Tradukita Poezio

* Nuria Barrios: Hibridoj (trad. Jorge Camacho)

    Eseoj

* Anna Löwenstein: Harry Potter – magio, ne merkato
* Liven Dek: Esperanto, la fantasta lingvo

    Recenzoj

* Tra la ringoj sentiĝas idealo kaj realo ... (Mao Zifu pri La Kunularo de l' Ringo; La reveno de la Reĝo; La du turegoj de J. R. R. Tolkien, trad. de William Auld, kaj pri Unu ringo ilin regas de Aleksander Korĵenkov)
* Majstra mastro (Michael Cayley pri La Kunularo de l' Ringo; La reveno de la Reĝo; La du turegoj de J. R. R. Tolkien, trad. de William Auld, kaj pri Unu ringo ilin regas de Aleksander Korĵenkov)
* Per kio estas pavimita la vojo al la Paradizo? (Luiza Carol pri la serio utopia de la eldonejo Bero)
* Sciencfikcia bankedo (A. Giridhar Rao pri sferoj 10 de la Grupo Nifo)
* Psikologia romaneto iel fifama (Donald Broadribb pri La mirinda historio de Petro Schlemihl de Adelbert de Chamisso, tradukita de Eugen Wüster)
* Jeŝ la Mesio (Anna Löwenstein pri Kaj staros tre alte ... de Trevor Steele)
* Fabelo kontraŭ dogmoj (Jorge Camacho pri Ormuzdo kaj Arimano de Carl Jonas Love Almqvist, tradukita de Gunnar Gällmo)
* Pri poeziaj eklipsoj kaj aliaj kamaĉologiaj fenomenoj (Miguel Fernández pri Eklipsas de Jorge Camacho)