ATOMCENTRALOJ

Roland Levreaud, SAT-Broŝurservo, 1998, 20 p. + 2 kompakt-diskoj

Debato registrita okaze de la kongreso de SAT-Amikaro, Agen, 1974. Temas pri broŝuro 20-paĝa kaj du kompakt-diskoj kiuj enhavas la prelegon kaj la tutan debaton.

Kial elarkivigi tiun ĉi registraĵon? En 1974 urĝe aktualis la temo, pro la tiam en hastego ekkonstruataj centraloj. Intertempe okazis tiom da eventoj: Ĉernobil, disvolviĝado de antinuklea movado kun kreo de "verdaj" partioj, decido forlasi en Francio la supergeneratoran sakvojon (1997), forta tutmonda premo por forlaso de la tuta atomcentrala entrepreno, nesolvitaj problemoj (ruboj kaj malbonstataj atomcentraloj, notinde en orienta Eŭropo...). Ĉiu povas mem taksi, ĉu la maltrankvilaj avertoj de 1974 estis pravigitaj aŭ ne...

Ĉi tiu eldono efektive ankaŭ omaĝas al Roland Levreaud, kiu "ne nur per vortoj, sed agoj", kaj al aliaj partoprenintoj en la debato. Krome, nunaj komencantoj aŭ progresantoj disponas ankaŭ pri ekzemplo de vivanta Esperanto, uzata de unu el niaj sindonemaj aktivuloj.

La originala registrado, iniciatita de bone inspirita M. Allemane, estis teknike malbonkvalita. Ke ĝi nun aspektas aŭskultebla, ni dankas al Jacques Baudé, kiu purigis ĝin rejunige por disponebligo al nunaj postulemaj oreloj. Tiuj aŭskultantoj indulgu ankaŭ pro la kelkaj lingvaj eraretoj, neeviteblaj eĉ de plej lertaj oratoroj. Kompreneble, en la akompana broŝuro, kiu strebas kiel eble plej speguli la debaton, tiuj eraroj estas korektitaj.