TRAKTAĴO  PRI  ATEOLOGIO

Michel Onfray, SAT, Parizo, 2010, 182 p., 24 cm.

Brila pledo por ateismo argumentita, firme konstruita, fortika kaj luktema.

Tradukita el la franca de Paul Signoret.

Jen resuma vidpunkto de la aŭtoro:

La tri monoteismoj, animataj de ununura genealogia mortimpulso, dividas tutan aron da identaj malŝatoj: malamo al la racio kaj inteligento; malamo al la libero; malamo al ĉiuj libroj je la nomo de nur unu; malamo al la vivo; malamo al la sekso, al la virinoj kaj al la plezuro; malamo al la virineco, malamo al la korpo, al la deziroj, al la impulsoj. Anstataŭ ĉio ĉi, judismo, kristanismo kaj Islamo defendas: la fidon kaj kredon, la obeon kaj submetiĝon, la inklinon al la morto kaj la pasion por transmondo, la anĝelon kaj la ĉastecon, la virgecon kaj la monogamian fidelecon, la edzinon kaj la patrinon, la animon kaj la spiriton. Tio signifas krucumi la vivon kaj glori la neniecon…