ARNE ,  LA  ĈEFIDO

Leif Nordenstorm, KAVA-PECH, Dobřichovice, 2005, 116 p., 17 cm.

Alloga aventura evento okazinta en la 9-a jarcento en malgranda ĉemara vilaĝo en Svedio. La rakonto pri kelkaj amikoj el la vikinga tempo celas junajn legantojn kaj ĉiujn ŝatantojn de suspenso.

Jen eltiraĵo el recenzo de Zlatoje Martinov, kiu aperis en la revuo "La Espero":

Konforme al reala historia fakto kiu datiĝas el la jaro 829, laŭ kiu du misiistoj Ansgar kaj Vitmar vojaĝis al tiam pagana Svedio por disvastigi la kristanismon, Leif Nordenstorm (1960), plektas interesan rakonton pri vikinga tribo kiu havis la historian honoron esti vizitita far tiuj du misiistoj. La aŭtoro ekkonigas nin kun preskaŭ idilia vivo de la tribo, precize dirite kun la tribestra familio kiu trankvile kaj libere vivas, laboras kaj timas nur de la atakoj de la mar-piratoj. La filo Arne, saĝa kaj klarvida knabo estas la ĉefheroo de la rakonto, iuspeca "hinĝo" ĉirkaŭ kiu turniĝas la rakonto. Tiel ni ekkonas multon el la svedaj tradicio kaj historio precipe de la tempo de vikingoj, iliajn ĉiutagan vivon, ritojn, kutimojn, timojn...

La aŭtoro klopodis montri la momenton de la granda civiliza turno: vikinga kontakto kun nova religio, la kristanismo, kiu baldaŭ fariĝos la dominanta tutmonda religio kiu fundamente kaj diversmaniere ŝanĝos la mondon. Li tion faras pere de sia literaturheroo Arne, la ĉefido. La knabo dum interparolo kun du misiistoj kristanaj, ekkomprenis kaj iom post iom akceptis la moralajn valorojn de la nova religio. Li konsciis ankaŭ ke la sklaveco kaj socia malegaleco ne estas la naturaj kategorioj, far dioj ordigitaj kaj pro tio neŝanĝebla. Ŝanĝiĝas ankaŭ lia vidpunkto konforme al la sociordo de la tribo, same lia rilato al la sklavoj. Li eksentas ke ankaŭ ili estas homoj, ne nur puraj iloj kiuj parolas. Nordenstorm montras (pale kaj nesufiĉe) al ni la moralan transformon de la vikinga knabo. La knabo certe estas simbolo de la tutvikinga transformo el la paganaj kredoj al la kristanismo.

Por la aŭtoro la tradicio estas sendube grava, tial la rakontado estas kurta, efekta, la stilo konciza kaj fokusita al deziro prezenti la ĉefajn trajtojn de la vikinga komunumo sed bedaŭrinde ne ankaŭ la psikologiajn. Malhavo de pli profundaj psikologiaj rilatoj inter la literaturherooj estas la ĉefa manko de la novelo. Plue, Nordenstorm estetikigas la primitivan vivon de la vikingoj, en iliaj kondutoj sentiĝas surpriza spirito de la tute civilizitaj homoj, sed ne la atenditaj senbrido kaj nekontrolitaj instinktoj kiuj estas normalaj karakterizoj de ĉiuj barbaraj triboj. Sed li donacis tiel belegajn bildojn el la antikva vivo kun pitoreskaj priskriboj de la ritoj kaj moroj ke leganto havas senton ke li mem troviĝas inter la vikingoj kaj partoprenas tiajn festenojn.

Kaj jen recenzo de Baldur Ragnarsson, aperigita en la revuo "Esperanto":

Juna knabo legas runojn sur ŝtono ĉizitajn memore al lia avo, la loko estas ie sur la orienta bordo de Svedujo, la tempo frue en la 9-a jarcento, en la t.n. vikinga epoko. La tempo estas danĝera, komerca vojaĝo trans la Baltan Maron estas riska afero, piratoj serĉas predojn surmare kaj surborde. La rakonto tamen ne temas pri vikingoj, sed pri ordinaraj homoj, kiuj preferas hejman vivon kaj pacan laboron al militista gloro. La knabo Arne, filo de Björn, ĉefo de malgranda bienula komunumo, elkreskas en atmosfero fremda al militisma etoso, li ne estas destinita al kariero de vikingo; lia patrino ne nutras esperojn pri batalista gloro por sia filo, ŝi estas saĝa kaj kuraĝa virino, kiu gvidas la infanojn tra arbaro al sekura loko, kiam minacas atako de piratoj. Komparo kun la islandaj sagaoj el la vikinga epoko ĉi tie sin invitas; tie patrino antaŭvidas vikingan gloron por sia filo, kiu verkas strofon: "Diras mia patrino, ke oni donu al mi batalŝipon, ke mi iru kun vikingoj kaj revenu hejmen faliginta multajn homojn en batalo", tiel parolas Egil, sepjara filo de Skalla-Grim en sagao, kiu portas lian nomon. La kontrastoj estas akraj: unuflanke la glorigita vikinga vivo, aliflanke la ordinara, tamen tute ne seneventa aktivado de honeste laborantaj homoj.

Tute ne seneventa, jes, fakte tiel estas. Ĉasado de alkoj, vizito de kristanaj misiistoj, alproksimiĝo de ŝipo kun suspektindaj homoj, probable piratoj; ludoj, laboroj, festenoj; ĉio kunplektiĝas en proceso de efikoj kaj sekvoj, kiu evoluas al nova kompreno pri interhomaj rilatoj, kio estas la motivo kaj celo de tiu ĉi laŭdinda infanlibro de Leif Nordenstorm.

Arne, la ĉefrolulo, estas vigla, agema knabo, sed ankaŭ pensema kaj scivolema pri aferoj, kiuj instigas al demandoj, esploroj kaj eventuale al novaj vidpunktoj kaj sintenoj al realaĵoj. Sklavoj apartenas al la komunumo, aĉetitaj sed ne kaptitaj, ili ne estas malbone traktataj, sed ili "devas scii ke ili estas sklavoj", kiel la patro de Arne plurfoje admonas, li ankaŭ ne tro multe ludu kun la sklavaj infanoj. Gravan rolon en la spirita evoluo de Arne ludas la sklava knabeto Trumbe. Okazas malbelaj aferoj, kiuj kaŭzas konsciencan doloron al Arne kaj li komencas pridubi la diferencon inter liberulo kaj sklavo. Kaj iom post iom ŝanceliĝas ĝis ekrompiĝo la barilo, kiu apartigas la du knabojn kiel liberulon kaj sklavon. La kristanaj misiistoj "Ansgar kaj Vitmar, ja historiaj personoj" evidentigas, ke Trumbe estas kristana, kio vekas ĉe Arne gravan demandon pri sia avino, kiu estis liberigita sklavo, ĉu eble ankaŭ ŝi estas kristana?

La afero klariĝas dum vizito ĉe la patrinliniaj geavoj en alia vilaĝo. Neniam malbontraktu sklavojn kaj Dio benu vin, mia infano! diris la avino.

La rakonto ne tiel finiĝas, ke la familianoj de Arne fariĝas kristanoj. Multaj generacioj forpasis ĝis plena kristanismo en Svedujo. Sed la rakonto havas gravan humanisman mesaĝon, kiu estas ĉiamvalida: Ne malbontraktu, ne persekutu!

Entute, bona infanrakonto "kaj ne nur por infanoj", realisme prezentita surbaze de solidaj scioj pri la sveda prasocio kaj ne dramomanke. La ilustraĵoj de Pavel Rak estas absolute ŝatindaj, ili estas bonhumoraj kaj bele harmonias kun la etoso de la libro.