LA  ALIULO

Serĝo Elgo (Georges Lagrange), SAT, Parizo, 2011, 218 p., 18 cm.

Beneto, sukcesa inĝeniero pri pontkonstruado, pli kaj pli ofte estas alparolata de homoj, kiujn li ne konas, sed kiuj ŝajnigas ke ili tre bone konas lin, kaj ĝenerale malestimas lin. Tio kaŭzas al li pli kaj pli da ĝenoj en lia privata, en lia profesia kaj en lia publika vivo, ĝis polico pridemandas lin pri krimaj faroj. Ŝajnas ke pri ili kulpas alia homo. Sed kiu do estas tiu aliulo kiu tiom fuŝas lian vivon?.

Ĉi tiu sesa krimromano de Serĝo Elgo entenas la ecojn kiujn la ŝatantoj de la serio aprecas: atentokaptan intrigon, fajnan priskribon de la ĉefrolantoj, socio-filozofiajn diskutojn. Legantoj ankaŭ frandos la lingvoinventemon de la aŭtoro kiu enkondukas en siajn verkojn kelkajn lingvajn eltrovaĵojn, kaj lerte ĵongladas per riĉa vortkunmetado.

Serĝo Elgo estas la plumnomo de Georges Lagrange (1928-2004), konata Esperantisto kiu aktivis sur multaj kampoj: poezio, kanzono, teatro, gazetredaktado, tradukado, verkado, lingvo-instruado kaj -klerigo, ktp. Liaj lingvaj esploroj instigis lin proponi originalajn gramatikajn teoriojn. Profesie li estis manlaboristo, metiisto kaj politike tre kritikema al la reganta sistemo. En liaj romanoj la krima intrigo rolas kiel preteksto por ankaŭ prezenti liajn socian kaj politikan vidpunktojn, kaj eĉ iom rakonti pri propraj vivspertoj.