LA  AFRIKA  MEDICINO
Mirige  efika

Yvette Parès, KAVA-PECH, Dobřichovice, 2006, 200 p., 20 cm.

Membiografio de franca kuracistino kaj sciencistino, kiu preskaŭ la tutan sian vivon dediĉis al la esploro kaj kuracado de lepro kaj aliaj malsanoj, kiuj estas plago en multaj afrikaj landoj. Ŝi konstatis, ke la okcidenta medicino ne estas ĉiam plene sukcesa ĉi-direkte kaj pro tio ŝi studis kaj profunde konatiĝis kun la afrika medicino helpe de altreputaciaj popolaj terapiistoj. Sur sia vojo ŝi devis venki multajn obstaklojn kaj miskomprenojn, tamen ŝi sukcesis fondi faman malsanulejon, kiu donas esperon kaj resanigon al multaj suferantoj. El la franca tradukis prof. Jacques Roux.