ABC - GRAMATIKO  DE  ESPERANTO

Christiane De Vleminck kaj Emile Van Damme, Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1994, 240 p., 30 cm.

Moderna Esperanto-gramatiko en kiu lernantoj (kaj lernintoj!) povas facile trovi respondon pri ajna gramatika problemo. La temoj estas ordigitaj alfabete. La prezentado estas dukolumna (dekstre klarigoj, maldekstre multaj trafaj ekzemploj), evitante la aperon de tro teknikaj gramatikaj terminoj.

Jen komento de Katalin Smidéliusz, kiu aperis en la revuo Monato:

Por ofta kunfoliumado

Kiu provis jam foje ne nur rigardi iun konkretan gramatikaĵon, sed vere profunde trastudi nian PAG (Plena Analiza Gramatiko de Kalocsay kaj Waringhien), certe bone komprenas la diferencon kaj kun granda ĝojo bonvenigas la novan, similtaskan gramatiklibron. Anstataŭ timige densa kaj "peza" libro, malfacile digesteblaj gramatikaj paragrafoj, la nuna ABC-Gramatiko estas simpla, travidebla, tamen sufiĉe kompleta manlibro. Anstataŭ longaj difinoj kaj klarigoj la problemojn prezentas frapaj ekzemploj, bone eligitaj ankaŭ grafike; kontraŭkolumne difinoj, konvinkaj pruvoj klarigas ilin, referencoj indikas al aliaj, koncernaj ĉapitroj. La materialo estas aranĝita laŭalfabete. Orientiĝi eblas laŭ temoj en la enhavtabelo kaj ankaŭ laŭ problemoj kaj terminoj helpe de la librofina indekso.

La pli ampleksajn temojn la ĉapitroj pritraktas en subgrupoj. Plano-j orientige helpas komence de la prezentado; resumo-j donas superrigardon post la detalaj, multflankaj demonstradoj; rimarko-j atentigas, pensigas, klopodas konvinki pri la normaleco de ŝajnaj neregulaĵoj; kaj la tuton teksas la homeca alirmaniero, anstataŭ akademia "lingvistikumado". Renkontante iun problemon, trovante plurajn, kontraŭdirajn solvojn en nia "netuŝebla" gramatiko oni ofte serĉas pruvojn en PAG, neglektante iun tute naturan fenomenon: la evoluon de la lingvo, la influon de la parolantoj.

Krom la menciitaj pozitivaj trajtoj estas granda virto de la ABC-Gramatiko, ke ĝi ne nur kuraĝas mencii kaj analizi la tiklajn demandojn, sed entreprenas la respondecon direkti la leganton, sen altrudi iun kaj kondamni la alian solvon. Prezentante la diversajn manierojn ĝi proponas oran mezan vojon inter la ekstreme kontraŭstaraj tendencoj kaj skoloj (radikkarakteroj, vortfarado, po-demando...).

Per tiu ĉi nova verko nia armilaro riĉiĝis je faklibro, kies enhavo bone kunfandas la preskriban kaj la priskriban karakterojn de la gramatiko.