1887  KAJ  LA  SEKVO . . .

Gaston Waringhien, Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1990 (2a eld), 320 p., 21 cm.

Dudek kvin artikoloj kaj prelegoj de Gaston Waringhien kiuj rilatas al la historio de nia lingvo, al la lingvo kaj stilo de Zamenhof, al la farado de vortaroj, al neologismoj, ktp.

Jen komento de Don Harlow:

"Ĉu li skribas pri Hamleto kiel la unua detektivromano, ĉu pri la ideologio de Zamenhof, ĉu pri komparo inter la strukturoj de Esperanto, Ido kaj Occidental, Waringhien estas ĉiam unu el la plej legindaj stilistoj de Esperanto. Ĉi tiun libron mi senrezerve rekomendas al vi!"

Kaj jen alia komento de Boris Kolker:

"Unu el la plej legindaj libroj pri la esperantologio, verkita de la kompetentulo, inda je la titolo de la dua Majstro."