CENT  TRIDEK  TRI  TAGOJ

Diversaj aŭtoroj, Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1979 (2-a eld.), 237 p., 18 cm.

Historia skizo, kompilita el elektitaj artikoloj de diversaj gvidantoj kaj aktivuloj, de hungarlanda proletara revolucio.

Tiu ĉi libro estas rezulto de komuna laboro de hungaraj kaj sovetaj komunistaj esperantistoj. La materio de la libro ne estas simpla studkolektaĵo, sed zorgoplena elektaĵo de dokumentoj, entenantaj la personajn travivaĵojn de iamaj batalantoj de la proleta diktaturo, kaj tiuj ĉi studoj respegulas la revolucian spiriton de la aŭtoroj. La leganto ricevas plenan bildon pri la epoko antaŭ la revolucio,kaj pri la ekonomiaj, politikaj, militaj problemoj de la Konsilantara Respubliko, pri la blanka teroro, kaj pri la postrevolucia laborista movado en Hungario. Ĉiu skribita dokumento respegulas ne nur la personecon de sia aŭtoro, sed ankaŭ la epokon, en kiu ĝi naskiĝis.