IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

TERO  KAJ  LIBERO

LA  KOLEKTIVAJ  IDEOJ  DE  BAKUNIN

Aleix Romero

Teksto aperigita en la gazeto CNT (julio - 2014)

Ekster la liberecana medio, la figuro kaj pensaro de Mihail Bakunin ne estas multe laŭditaj. Jam pasintaj la antaŭaj polemikoj, ankoraŭ oni kritikas lin pro la diskonigo de malmulta aŭ neniu originala filozofio aŭ pro la semado de la malkonkordo en la 1a Internacio, ankaŭ oni akuzas lin esti aventuristo malŝparinta fortojn kaj energiojn en senfruktaj ribeloj; oni eĉ kuraĝas asocii lian nomon, per malkaŝita anakronismo, al la ĝihadista terorismo.

Tamen, Bakunin personigis la tipan agviron de la 19a jarcento. Kiel la avo de Settembrini, tiu aminda rolulo de la romano La magia monto, estis unu el tiomaj revoluciuloj, kiuj oferis sian trankvilon nome de la libereco, alternante la sabron kaj la plumon, la pulvon kaj la presmaŝinon. Pro sia malkvieta karaktero, la nomadismo postulita de la fiasko de la konspiroj en kiuj li partoprenis kaj la malliberejo, Bakunin ne havis la ŝancon –kontraste kun Karlo Markso– plene maturigi siajn ideojn.

Tamen Bakunin kapablis trovi vejnon malestimitan de sia ideologia kontraŭulo. Markso, priokupita pro la krizo de la kapitalisma sistemo, prefere fiksis sian atenton sur la plej evoluintaj landoj laŭ industria nivelo, komisiante al la laborista klaso la historian komision anstataŭi la burĝaron en la povo. Bakunin, siaflanke, devenanta de la rusa kampara nobelaro, ĉefe interesiĝis pri la plej subevoluinta parto de tiu Eŭropo de du rapidecoj, kie la terkulturo daŭre estis la unuaranga laboragado: Rusujo, Italujo aŭ Hispanujo. Laŭ Josep Termes, la historio de la hispana anarkiismo estas –escepte en iuj zonoj de Andaluzujo– la kroniko pri laborista movado de urba karaktero; tamen, la unuaj anarkiistoj, kvankam laboris en atelieroj kaj fabrikoj, havis nedubeblan kamparanan originon: plimulte estis elmigrintoj el la kamparo.

La penso de Bakunin estas tre influita de referencoj, kiuj devenas de tiu kampara bazo antaŭkapitalisma, antaŭindustria kaj kontraŭŝtatista –pro la ĉiufoje pli granda intervenado de la ŝtato en la komunuma vivo–. Tial la ĉefeco, kiun havas en lia idearo la kolektivismo, kiu konforme al kio tekstis Netchaev en La revolucia Katekismo –verko komisiita de Bakunin–: La tero kaj ĉiuj naturaj rimedoj estas ĉies komuna proprieto, sed nur estos uzata de tiuj, kiuj kultivas ilin per sia propra penado. Sen eksproprigo, nur kun la potenca premo de la asocioj de laboristoj, la kapitalo kaj la rimedoj de produktado falos en manojn de tiuj, kiuj produktas la riĉecon per sia propra laboro.

La kolektivismo estas la sola garantio de la ekonomia memdetermino, kiu siavice estas la nepra kondiĉo por atingi realan liberon. La kolektivisma sistemo implicas la glorigon de la laboro, kiel bazo de la homaj digno kaj moralo, la principo, kiu permesis al la homoj superi staton de bruteco. Sed ĉi tiu ideo povas ekkonflikti kun la individua libereco, kiu suferas malsamajn premojn devenantajn ne nur de la ŝtato sed ankaŭ de la socio. Oni tiel proponas interesan problemon, kiun Bakunin solvas formulante perfektan simbiozon inter la individuo kaj la socio. La libereco, sekve, nur povas esti solidara. La ideala socia modelo por Bakunin estas la horizontala federacio el la asocioj de laboristoj, organizita de sube al supre laŭ grupoj, komunumoj, provincoj aŭ regionoj kaj fine landoj. Sed kvankam li pretendas la detruon de ĉiuj povstrukturoj de la ŝtato kaj la kapitalo, ne proponas la neniigon kaj elradikigon de la privata proprieto. Kvankam li insistas pri tio, ke la egaleco estas la justa disdono de la havaĵoj, proponas iompostioman pliboniĝon de la burĝa superiĝo, tio estas, de la tendenco al la amasiĝo de la rimedoj, substrekante, ke por la ekzerco de la libereco en solidareco tio grava estas ĝia uzo. La egaleco ne antaŭsupozas hasteman kaj devigitan samrajtismon. Bakunin tiel prezentas sin, kiel aktiviston, kiu konas la kamparanan mensostaton, tio estas, la plej malproksima antitezo de la burokrato de urba deveno.

La bakuninisma kolektivismo forte enradikiĝis en Hispanujo, nesurpriza fakto se oni konsideras, ke la liberala revolucio modifis la reĝimon de komunuma proprieto de la tero, senigante la vilaĝojn de arbaraj spacoj, kiujn ili kolektive antaŭe profitis kaj metante la administradon de la montoj sub la estrado de la centra administracio. La ĉefaj konsekvencoj estis la bankroto de la praaj modeloj de organizo de valoj kaj montoj, kaj la sekva kampara elmigrado. Tial, kiam Giuseppe Fanelli venis al la duoninsulo je 1868 por diskonigi la bakuninismon, troviĝis akceptema medio. La statutoj de la Alianco de la Socialisma Demokratio, fondita de membroj de la Internacia Laborista Asocio je 1872, starigis kiel unuan punkton: la definitiva kaj kompleta abolo de la klasoj kaj la ekonomia kaj socia egaleco de la individuoj de ambaŭ seksoj. Por atingi ĉi tiun celon, ĝi petas la abolon de la individua proprieto kaj de la hereda rajto, por ke estontece estu la ĝuado havigita al la produktado de ĉiu, kaj ke konforme al la decidoj prenitaj de la lastaj kongresoj de Bruselo kaj Bazelo, la tero kaj la laborilaro, kiel iu ajn alia kapitalo, kiam estos kolektiva proprieto de la tuta socio, nur povas esti uzotaj de la laboristoj, tio estas, de la terkulturaj kaj industriaj asocioj.

Post 1881 la Federacio de Laboristoj de la Hispana Regiono akceptis la kolektivisman doktrinon, kvankam la trafo de la pripensoj de Kropotkin faris, ke iliaj plej radikalaj membroj inkliniĝis al la anarkikomunismo, laŭ la ideo, ke ĉiuj reprenis de la produktado tion, kio ŝajnis al ili konvena. Sed, malgraŭ la subita apero de aliaj tendencoj kaj la potenco de la sindikatismo, la kolektivismo postvivis, kiel elmontras la sociala revolucio ekfunkciinta la tagon post la ŝtatrenverso de la 18a de julio 1936. La terkulturaj kaj industriaj kolektivigoj, ĉefe en Katalunujo kaj Aragono, montras la aspiron de la laborista klaso konsekri la laboron, kiel la solan kaj aŭtentan fonton de riĉeco.

Kiel oni povas vidi, la influo de la bakuninisma kolektivismo ege superis la limigitan influon, kiun lia instiganto povis dum sia vivo plenumi sur la hispanaj laboristaj societoj. Oni ĵetis plurajn kritikojn kontraŭ ĝi, konsiderante ĝin, kiel idealiĝon de la kampara vivo kaj asertante la fiaskon de la reĝimo de kolektivigoj dum la milito. Sed oni ne tiom insistis pri tio, ke ĝi kontentigis socian peton, ke ĝi proponis ekonomian alternativon, kiu superus la diferencojn de klaso kaj, ke ĝia fina realiĝo, en milita kunteksto, neeviteble difektis sian disvolviĝon.

Tradukita de Jesús González

Hispanlingva versio

Pliaj memorfestaj tekstoj:

Bakunin: la anarkiismo kaj la revolucio (Julián Vadillo)
Markso, Bakunin kaj la Unua Internacio (José Luis Gutiérrez Molina)
Bakunin en Hispanujo: la aliancanoj kaj la ideologia disvastigo, kiu ne estis tia (Carlos Márquez)
Bakunin kaj la anticipita pedagogio (Ana Sigüenza)
Bakunin: naciismo, Ŝtato kaj religio (Julio Reyero)
La patriotismo (ekstrakto) (Bakunin)