100 sekundoj da paco


Esperanto
Castellano
English
Français
Italiano

MILITO ESTAS PACO
LIBERO ESTAS SKLAVECO
MALKLERO ESTAS FORTO

Estas mesagho de la Ministerio pri la Vero
(George Orwell: 1984)





Akiru vian Kdon

Diskutforumo

Ligiloj

Skribu al ni

KIAL

Bush, Blair kaj la Lipharetulo (Aznar) preparas sin por lanchi la unuan mondmiliton de la 21a jarcento kaj, iam, ni devos klarigi al niaj filoj kion ni faris dume.

“Milito” (amasbuchado) kiun ni provokis (pere de niaj impostoj, bv. ne forgesi) kaj “je nia nomo” estas honto absolute ne rajtigebla. Ghi ne nur mortigos centmilojn da homoj, sed ankau detruos la legitimecon de niaj demokratiaj socioj kaj de nia Rajto-Sxtato. Se niaj reprezentantoj militas, ili igas nin chiujn krimuloj.Neniam estis tiel klare ke, se ni akceptas la eblecon detrui landon kaj murdi popolon kiel nun, kiu ajn el niaj landoj kaj kiu ajn el ni povas esti la venonta viktimo.

Estas ekster ajna dubo, ke tiuj kanajloj  pretendantaj regi kaj ghiaj pajacoj, kreantoj de publika opinio, mensogas. La milito estas krimo kontrau la irakanoj kaj fraudo al ni chiuj: ili primokas nin, kvazau ni estus stultaj sencerbuloj. Alvenis jam la momento por ke ni, konsciaj civitanoj el kiu ajn ideologio kaj socia klaso,  penantaj por deco kaj digno en niaj vivoj, eldiru laute, klare kaj kune, ke ni ne akceptas la nunajn okazajhojn. Ni klopodu por malpermesi ilin per chiu ebla rimedo. Hodiau, la civitanoj de la tuta Okcidento alfrontas moralan kaj politikan dilemon, similan  al tiu prezentita al la germanoj kiam Hitler invadis Pollandon, prepare al la milito. La civila socio trovighas antau misuzo de shtatpotenco far krimuloj. Chu ni fermos la okulojn? Chu ni silentos? Kian estonton ni volas por niaj gefiloj?

KION NI VOLAS

  • Liveri al nia socio nekonfuzeblan kanalon por esprimi gheneralan sintenon.
  • Montri al niaj politikistoj, ke la civitanaro ne konsentas tiun militon, tiel ke ili ne povu facile preteratenti nin.
  • Fortikigi la komunuman senton de rezisto al la milito kaj instigi la aperon de novaj iniciatoj.
  • Sentigi al la dubemuloj kaj al tiuj ne komprenantaj la riskan situacion, iom da arbitra teruro    kiun chiu milito trudas al la popolo ghin suferanta.

Nia celo estas, ke chiunokte, je la naua, la alarmsirenoj sonoru chie en la urbo, en chiuj urboj, dum estingighas la lumo de la loghejoj. La bruego kaj la mallumo evidentigu nian firman decidon haltigi la militon kiu atencas nian dignon kaj la vivojn de la irakanoj, milito kiu nauzas chiujn bonvolajn homojn.

KIEL

Komencante tuj kaj sen difinita tempo-limo, dum la dauro de la minaco, ni invitas la civitanaron:

  • Elshuti la arkivon 100_seconds.mp3 kaj la helparkivojn, au akiri la KDon kun ghia ekvivalento en formato WAV (ghi estas auskultebla per normala muzikaparato).
  • Chiunokte, je la naua, malshalti la lumojn de la loghejoj au kiun ajn lumon je via dispono.
  • Je la naua nokte (preferinde en akordo kun la teleteksto) sonorigi la alarmon de aviadatako surbendigitan el la KD, kun la lautigiloj orientitaj al la strato, je maksimuma volumo lau via kriterio.
  • Kopii la KDon “100 sekundoj da paco” (au la arkivojn de interreto) kaj la kovrilon kun instrukcioj, disdoni ghin kaj tenadi kontaktojn kun la najbaroj por fortikigi la iniciaton kaj subteni aliajn agadojn kontrau la milito.

Tiuj  sin nomantaj niaj reprezentantoj decidis senhezite plenumi genocidon, kaj por tion atingi ili pretas fiignori chiun veron, chiun internacian leghon, chiun moralan normon, chiun regulon de demokratio kaj chiun intereson de ilia popolo.

Kaj vere ili tion faros, krom se NI, la civila socio, sukcesos ilin chirkausieghi. Pro ilia krima konduto, ili chesis esti niaj legitimaj regantoj kaj farighis uzurpantoj de la povo. Ili meritas nek la respekton nek la obeon de la respondecaj civitanoj.

La arkivoj de la kampanjo “100 sekundoj da paco”

100_seconds.mp3
(1 Mb)
Unu malgranda specimeno de alarmo de aviadatako, por sonigi en via muzikaparato, kun malfermitaj fenestroj kaj je sufiche alta volumo...je la naua nokte, au kiam vi konsideros oportune. Chu ili ne volas militon?
Prezento de la kampanjo
Nia unua deklaro estis nur deklaro de intencoj.
Kovrilo de la KD
PDF kiu enhavas chiujn bazajn instrukciojn de la iniciato, printebla sur normala paperfolio: faldante lau la indikoj, oni ekhavas charman kovrilon por la KDoj kiujn vi kopios kaj disdonos al viaj amikoj.
Teksto de la kovrilo
Teksto kun la instrukcioj en la formato TXT por ke vi modifu kaj desegnu vian propran kovrilon.
Afisho “milito ne” Konvenas pendigi kontraumilitan afishon proksime de la fenestro, por ke la aliaj homoj povu facile interpreti la sonon de la sirenoj. Chi tie ni disponigos bazan afishon kiun vi povos printi, kvankam afishoj kontrau la milito fakte abundas...
Afisho-avizo al la civitanoj
Mezuro DIN A4. Vi povas ghin dispendigi au vi mem povas fari iun lau via gusto (se vi faras ghin, bv. sendi ekzempleron al ni por konsidero)
Afisho por trinkejoj kaj similaj
Tie vi povos distribui la KDon al amikoj kiuj alimaniere ne havus.